Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Nokt' feliĉa...

Nokt' feliĉa! kun la kara estas mi,
en la laŭbo nian amon festas ni.
Hor' silenta, sonas sole hunda boj',
surĉiele
fee-bele
brilas lun' kaj laktovoj'.

Mi konfesas: mi ne estus bona stel',
Dio scias, mi ne restus sur ĉiel'.
Mi forvagus ĉiam el ĉiela land'
je vespero
al la tero,
al vi, mia diamant'.